«Esperanto al alcance de todos» (1976)

Kovrilo de la dek-dua eldono (Valencio, 1976)
El idioma internacional auxiliar Esperanto al alcance de todos. Vulgarización de gramática esperanto-española («La internacia helplingvo Esperanto atingebla por ĉiuj: populariga esperanto-hispana gramatiko») estas la plej disvastigita verko de Fernando Soler Valls, je kies nomo kreiĝis ĉi tiu Fondaĵo. Unue eldonita en 1908, kun antaŭparolo de Román Ayza —la esperanta iniciatinto kaj instruisto de la aŭtoro—, ĝi ricevis arĝentan medalon en la Regiona Ekspozicio de Valencio de 1909 kaj estis reeldonata dum pli ol duona jarcento.
Ni proponas ĉi tie la dek-duan eldonon (Valencio, 1976; ISBN 84-400-1912-2), aperintan postmorte —Soler Valls mortis en 1956— kaj pliampleksigitan per formularo de leteroj en Esperanto kaj en la hispana:
Elŝuti la kompletan PDF-on (120 paĝoj, 11 MB)
La ciferecigita ekzemplero devenas de la virtuala biblioteko de la Ĉilia Esperanto-Asocio.
La dediĉo al lia filino Conchita

Paĝo de dediĉoj, kun la foto de Conchita Soler Sempere
Ekde la sesa eldono la libro estas dediĉita «al mia kara filino Conchita […] premie pro ŝiaj virtoj» (Valencio, marto 1955). La eldono de 1976 reproduktas la foton de Conchita Soler Sempere kaj memorigas ŝian morton, la 20-an de novembro 1966.
La nekrologo de doktoro Herrero

Unua paĝo de la nekrologo de Fernando Soler Valls, kun lia portreto

Dua paĝo de la nekrologo de Fernando Soler Valls
La eldono ankaŭ reproduktas, sub la titolo «Una vida dedicada a la patria y al esperanto» («Vivo dediĉita al la patrio kaj al Esperanto»), la nekrologon de Soler Valls, kiun doktoro Rafael Herrero Arroyo, prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio, dissendis per la hispanaj radiostacioj okaze de lia forpaso, la 24-an de marto 1956. Pri ambaŭ familioj vi povas legi pli en Historio.
