Fondaĵo de Esperanto de la Valencia Komunumo
La Fondaĵo de Esperanto de la Valencia Komunumo nomiĝis ĝis 2004 Fondaĵo «Esperanto-Fondaĵo Fernando Soler». Ĝi estis konstituita en Valencia la 18-an de aprilo 1988 kaj registrita kiel privata kultura fondaĵo en la BOE n-ro 177, de la 25-a de julio 1988.
La fondaĵo portis la nomon de Fernando Soler Valls (Albaida, 1873 – Valencia, 1956), ĉefo de Telegrafo kaj pioniro de esperanto en Hispanio: en 1903 li kunfondis la Esperanto-Grupon de Valencia, gvidis kursojn dum jardekoj kaj eldonis plurajn gramatikojn, inter ili Esperanto al alcance de todos (1908). Lia filo, José Soler Sempere, kreis la fondaĵon en 1988 por daŭrigi tiun laboron, kaj donis al ĝi ne sian propran nomon, sed tiun de sia patro.
Post periodo de neaktiveco, la patronato renoviĝis kaj laboras por plene repreni la promociadon de esperanto en la Valencia Komunumo. Se vi volas kunlabori aŭ scii pli, konsultu kiuj ni estas aŭ kontaktu nin.
Ĉu vi konas iun, kiu volas ellerni esperanton de la hispana? Ekzistas senpaga kurso en Duolingo por hispanlingvanoj.
